Subtera fervojo (Usona historio)

Monumento pri la Subtera fervojo en Windsor (Ontario)

[Ne konfuzu tion kun Subtera fervojo en la senco de Metroo.]

La Subtera fervojo (angle, Underground Railroad) en Usona historio estis sistemo de gvidantoj kaj sekuraj kaŝejoj, kiun aboliciistoj uzis por helpi nigrajn sklavojn eskapi el suda Usono en nordan Usonon, Kanadon, aŭ alian sensklavecan lokon. Ĝi estiĝis komence de la 19-a jarcento, aŭ eble iomete pli frue, kaj daŭris ĝis la Usona Enlanda Milito, kiam Usono fine amase emancipis la sklavojn de suda Usono. Per tiu sistemo miloj da sklavoj eskapis en liberecon.

La nomo de la organizo portas dusensan signifon, ĉar la vorto subtera (underground, en la angla) ankaŭ signifas rezista. Tamen la organizo certe ne uzis trajnojn ne havis nenio infrastrukturajn propraĵojn. Fakte kutime la sklavoj uzis la proprajn krurojn kaj tiel devis piediri, eĉ kuri kaj foreskapi, la tutan vojon.

Praktike ĝi estis reto de kontrabandistoj kaj kaŝejoj, kiuj funkciis en malcentra maniero tiel ke iu ajn ne sciis pri la ekzisto de ĉiu alia. Ne estis centra sidejo, kiu kunordigis kontrabandadon de sklavoj, bonordajn mapojn kaj manieron transdoni informojn inter kontrabandistoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search